Cxefpagxo

Esperanto-Gården i Lesjöfors
Stiftelsevägen 1
680 96 Lesjöfors

info@esperantogarden.se

tel. 0590-309 09, ĉeesto plej certa 07.30 – 09.30 kaj 17.30 – 20.00,
deĵora telefono  070 767 54 55
(el eksterlando +46 kaj sen la unua nulo)

Tranokto migrulhejma: 3–6 homoj samĉambre,
prezo por lito/nokto/plenkreskulo:
205 kronoj en ĉambro sen lavabo
225 kronoj en ĉambro kun lavabo
275 kronoj en ĉambro kun necesejo
295 kronoj en ĉambro kun necesejo kaj duŝo (estas nur unu tia ĉambro)

Infanoj 4 – 15 jaraj: 110 kr en ajna ĉambro. Infanoj sub 4 jaroj senpage.
Unupersona ĉambro: ekde 280 kr; dupersona ĉambro: ekde 510 kr.
Littukoj, prunto: 100 kr (subtuko, saktuko kaj kusen-kovrilo).

Purigado de ĉambro: 120–180 kr (laŭ nombro de gastoj en la ĉambro).
Matenmanĝo mendeblas por 65 kr (plenkreskulo) (infanoj: 4 kr oble aĝo)

Restu minimume 3 noktojn kaj ricevu po 15 kr rabate ĉiunokte.

La plej multaj ĉambroj havas lavabon, kelkaj havas propran necesejon kaj
unu havas necesejon kaj duŝon.
Unu ĉambro disponeblas por gasto kun dombesto. Antaŭmendu, se eble.
Unu- kaj dupersonaj ĉambroj laŭ disponeblo.

Niaj gastoj rajtas uzi gastkuirejon, sidĉambron kun televidilo kaj
lavmaŝinon.
Saŭno por 10 – 12 personoj antaŭmendeblas kontraŭ pago.

Alveno iam ajn tage aŭ nokte laŭ interkonsento.

Eblas lui la tutan domon aŭ parton de ĝi por konferenco, kurso aŭ
trejn-semajnfino. Ni havas bone ekvipitan kuirejon apud la manĝoĉambro.
Ĝin eblas lui aparte por festenoj, kursoj aŭ aliaj kunvenoj. Estas ankaŭ
pli malgrandaj kunvenejoj.

Esperanto-Gastigejo situas ĉe la okcidenta flanko de la urbeto
Lesjöfors, ĉ 300 m for de la nacia ŝoseo n-ro 26, kaj ĉe la rando de la
arbarego. Nur ĉ 200 m al ski-/pied-promena vojeto (lumigata) kaj 2 km al
skideklivo. Sportejo pli proksime. Granda butiko (ICA) tuj apude,
bushaltejo 100 m.